En la Katolika Eklezio, oni difinas religia instituto eklezian societon laŭleĝe starigitan aŭ aprobitan de la konstitucia aŭtoritato, (dioceza episkopo aŭ Apostola Seĝo, kies religiaj membroj publike votpromesas kaj vivas komunume.
Kune kun la sekularaj institutoj, ili enpreniĝas en la laŭjura nocio de institutoj de konsekrita vivo.
Historie, la religiaj institutoj distingiĝas el la katolikaj regulaj ordenoj (en kiuj oni solene votpromesas, almenaŭ de parto de la asociitoj) kaj el la religiaj kongregacioj (kies membroj simple votpromesas).[1]